Ankoraŭ indas unufoje skribi pri la disketoj de la dua Klee-albumo "Jelängejelieber". Se oni kunmetas la enhavon de la kvar diskoj, oni ricevas sep kantojn de la albumo kaj du de la antaŭa. Fakte eĉ estas du el tri disketoj de la albumo "Unverwundbar", nur mankas la tria disketo "Lichtstrahl".
Kompreneble ne ĉiam temas pri la samaj versioj, fakte nur trifoje. Sed la alternativaj versioj foje pli plaĉas al mi. Tio validas por la ruslingva versio de "Nicht immer aber jetzt", kiun mi metis al mia disko por mia unua vojaĝo al Rusujo .
Same tio validas por la Cinerame-reludversio de "Erinner Dich", kiu klare venkas kontraŭ la originalo. La muziko estas gitare roka kaj ne elektronike popa. Tre interese, ke Usonanoj pli bone interpretas germanlingvan kanton ol Germanoj malgraŭ malpli bona prononcado!
En la reludversio la ĉefa kantisto estas viro kun virino en la malantaŭo. Imprese, ke tio pli plaĉas al mi ol la originalo. La kantistino de Klee havas bonan voĉon, sed ĉifoje la iom glata-plata aranĝado nenecese paligas la kompletan impreson.
La tipa enhavo de disketo troviĝas ankaŭ ĉe la kvar diskoj en diversaj varioj. Mi ne listigas videojn kaj bildojn, sed nur la muzikajn trakojn mem:
2 Fragen
- 2 Fragen (Radioversion)
- 2 questions (Album Version)
- 2 questions (Original Demo January 2004)
- Not always, but now (Russian)
Gold
- Gold
- If you take the love
- Remember You
- Targa & Mike Litt Session Mix
thousand times
- thousands of times (Radio Version)
- thousands of times (Album Version)
- Do not talk of roads
- My secret (live)
Für alle die
- Für alle, die (Radioversion)
- Keine zehn Pferde (live)
- Wunschfrei (live)
Evidente la tria disketo estas la plej bona kompare al la aliaj tri. Ke mi ne metis ĝian A-flankon al la kvara eldono de mia kompilo kun germanlingva muziko , sed la A-flankon de la dua disketo, havas du kialojn: Unue la spaco sufiĉis nur por la pli mallonga versio. Mi preferas tamen ĝenerale la albuman version. Due mi jam havis sufiĉe multajn melankoliajn kantojn sur la kompilo kaj volis havi unu pli rapidan, danceblan anstataŭe.
0 comments:
Post a Comment